Dinastio Wettin | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio | ||
Apero | 10-a jarcento vd | |
Lando | Reĝlando Saksio vd | |
Religio | protestantismo en Germanio (escepte Saksio ekde 1697) kaj en Britiokatolikismo en Pollando, Portugalio kaj Belgio | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Theodoric I of Wettin vd | |
Branĉoj | Ernestidoj • Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin vd | |
Regadoj | ||
Margrafoj de Luzacio | ||
Dum | 1032– | |
Margrafoj de Meißen | ||
Dum | 1089– | |
Landgrafoj de Turingio | ||
Dum | 1247– | |
Princoj-elektistoj de Elekto-Saksio | ||
Dum | 1423–1806 | |
Reĝoj/granddukoj de Pollando-Litovio | ||
Dum | 1697–1763 | |
Reĝoj de Reĝlando Saksio | ||
Dum | 1806–1918 | |
Duko de Varsovio | ||
Dum | 1807–1815 | |
Dukoj de Ernestaj duklandoj | ||
Dum | 1486–1918 | |
Reĝoj de Portugalio | ||
Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
Dum | 1853–1910 | |
Reĝoj de Britio | ||
Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
Dum | 1901–1917 | |
Sekvanto | Windsor | |
Imperiestroj de Hindio | ||
Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
Dum | 1901–1917 | |
Reĝoj de Belgio | ||
Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
Dum | 1831–nun | |
Caroj de Bulgario | ||
Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
Dum | 1887–1946 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La dinastio Wettin [vetin] estis dinastio de germanaj margrafoj, princoj-elektistoj kaj reĝoj. Ili regis dum pli ol 800 jaroj en la teritorioj de la hodiaŭa federacia lando Saksio ("Supra Saksio"), partoj de Turingio kaj Luzacio. En la 18-a jarcento, du dinastianoj estis reĝoj kaj granddukoj de Pollando-Litovio en 66 jarojn longa persona unio Saksio-Pollando. La nomo devenas de la kastelo Wettin, germane Burg Wettin, en Wettin apud Halle. La familio Wettin estas unu el la plej aĝaj germanaj princaj familioj.
En 1032 ili fariĝis margrafoj de Luzacio, 1089 margrafoj de Meißen kaj 1423 princoj-elektistoj de Saksio. En 1247, post la morto de Heinrich Raspe la 4-a, ili ankaŭ iĝis landgrafoj de landgraflando Turingio.
En 1845 okazis decido nomata la "Lepsika Divido", laŭ kiu la dinastio disiĝis en du branĉojn, la "albertidan" kaj la "ernestidan". La Lepsika Divido estas konsiderata la plej grava misdecido de la saksuja historio. Ĝi malfortigis la dinastion Wettin por pluraj postaj jarcentoj kaj ebligis la plifortiĝon de Brandenburgio-Prusio anstataŭ Saksio kiel regiona grandpotenco.
La pli aĝa "ernestida linio" perdis la princo-elektistan rangon en 1547 al la pli juna "albertida linio", sed plu havis siajn posedaĵojn en Turingio, kiujn la ernestidoj dividis inter si en plurajn "Ernestajn duklandojn". Unu el tiuj ernestidaj flanko-linioj, la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, poste fariĝis gravega en Eŭropo, havanta inter siaj anoj reĝojn de Britio ekde 1901 ĝis nun (ekde 1917 alinomita al "Windsor"), de Belgio ekde 1831, de Bulgario 1908-1946, kaj reĝaj edzoj de portugalaj kaj anglaj reĝinoj.
La pli juna "albertida linio" regis kiel reĝoj de Pollando-Litovio 1697-1763 kaj de Saksio 1806-1918.